Messages: 21
Language: Esperanto
c2o (User's profile) July 11, 2012, 2:41:51 PM
Kiel oni tradukas la loko nomita angle "call center" (aŭ "call centre").
Dankon pro la atento,
Markos
darkweasel (User's profile) July 11, 2012, 2:51:23 PM
c2o (User's profile) July 11, 2012, 3:14:38 PM
darkweasel:telefonejo? telefoncentralo? nur kelkaj sugestoj...Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...
Sed "call center" estas loko kie gelaboristoj vendas (produktojn aŭ servojn) aŭ ricevas plendojn per telefono.
Amike,
Markos
Demian (User's profile) July 11, 2012, 3:22:17 PM
(2) Centro de telefonvokoj.
(3) Telefonvokcentro.
darkweasel (User's profile) July 11, 2012, 3:42:56 PM
c2o:Bone, forgesu tion do - mi ne kontrolis antaŭe.
Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...
lagtendisto (User's profile) July 11, 2012, 7:16:43 PM
c2o (User's profile) July 11, 2012, 8:18:45 PM
spreecamper:Aŭ vi celas "call center" kiel firmao de "customer care"/ customer service"? Aŭ kiel "internet cafe"?Karaj Amikoj,
Laŭ Sro. Fernando Maia Jr. oni uzas la esprimon: vok-centro aŭ vokcentro (la plej uzata formo estas senstreka: vokcentro).
Per Guglu mi trovis:
Je la naǔa de la 1-a de julio la "vok-centro" por spektantoj de la Pekinaj Olimpikoj oficiale ekfunkciis.
(esperanto.china.org.cn)
Dankon pro la atento,
Markos
www.c2o.pro.br
fajrkapo (User's profile) July 11, 2012, 10:28:41 PM
sudanglo (User's profile) July 12, 2012, 9:39:55 AM
Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.
fajrkapo (User's profile) July 12, 2012, 10:01:51 AM
sudanglo:Via kolo estas tio kio ligas vian kapon al via ŝultroj por ke ĝi ne defalu.Jes, mi nur ŝercis pri kolcentero...
Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Telefonejo por mi estas simpla, taŭga, utila, kaj bela Esperanto, kaj perfekte priskribas tiun ideon.
Parenteze, kio estus telefonujo?, se ĝi estas io...