Al la enhavo

Ĉu foresto de la stabilaj esprimoj estas indico de nefunkciivo de Esperanto?

de Lakiro, 2015-majo-19

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-20 18:46:19

Lakiro:Nu, mi dirus, ke "funkciivo" estas kapableco funkcii (agi, labori) tute
El PIV: -iv/. Suf., montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo; pagiva kliento; elvokiva vorto.
—iv(ec)o. Kapablo fari ion: kreiv(ec)o; lia lerniveco ŝajnas senlima.
Mi komprenis kion vi celis. Tamen -iv estas malofta sufikso, kaj miaopinie nepreciza, ja nenecesa. Mi rekomendas al via atento ĉi tiun fadenon.

Ĉi-kuntekste, mi dirus funkciebl(ec)oefikeco. Ne ĉio troviĝanta en PIV imitindas aŭ uzindas.

Mi citas min:

tempodivalse:Laŭ mia sperto, -ema, -pova, -dona, -eca (aŭ nuda -a) ĉiuj povas laŭnecese kaj tute taŭge anstataŭigi l'afikson "-iva", tiamaniere provizante pli precizan sencon.

-iva estas ĝenerala kaj ne indikas per si mem, ĉu tendenco al io, ĉu dono, ĉu kapablo.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-21 03:45:24

externalImage.png

Estimata Tempodivalse, mi konsentas kun vi, tamen la vorto efikeco ne donas precizan tradukon. Temas nome pri funkcia ebleco. Jes, "funkciebleco" ankaŭ taŭgas.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-21 04:25:31

Lakiro, bonvole reformatu vian alŝutitan dosieron - ĝi estas tro larĝa miaekrane kaj elstreĉas la tekston dekstren sub la paĝan flankaĵon tiel, ke mi ne povas leĝi.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-21 05:34:04

ridulo.gif Jes, mi komprenis.
Mi prezentis vortaron:
Funkciivo - работоспособность (kapacity for work)

Mi korektos mian dosieron vespere.

Jam korektis.

klmn (Montri la profilon) 2015-majo-21 06:11:04

Ĉu oni skribis en la forumo kio indikas ke stabilaj esprimoj estas kondiĉo por ke lingvo bone funkciu?
Laŭ mi povas esti male eĉ.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-21 07:01:05

klmn:Ĉu oni skribis en la forumo kio indikas ke stabilaj esprimoj estas kondiĉo por ke lingvo bone funkciu?
Laŭ mi povas esti male eĉ.
Dankon, klmn.

Reen al la supro