Ĉu foresto de la stabilaj esprimoj estas indico de nefunkciivo de Esperanto?
од Lakiro, 19. мај 2015.
Поруке: 16
Језик: Esperanto
Tempodivalse (Погледати профил) 20. мај 2015. 18.46.19
Lakiro:Nu, mi dirus, ke "funkciivo" estas kapableco funkcii (agi, labori) tuteMi komprenis kion vi celis. Tamen -iv estas malofta sufikso, kaj miaopinie nepreciza, ja nenecesa. Mi rekomendas al via atento ĉi tiun fadenon.
El PIV: -iv/. Suf., montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo; pagiva kliento; elvokiva vorto.
—iv(ec)o. Kapablo fari ion: kreiv(ec)o; lia lerniveco ŝajnas senlima.
Ĉi-kuntekste, mi dirus funkciebl(ec)o aŭ efikeco. Ne ĉio troviĝanta en PIV imitindas aŭ uzindas.
Mi citas min:
tempodivalse:Laŭ mia sperto, -ema, -pova, -dona, -eca (aŭ nuda -a) ĉiuj povas laŭnecese kaj tute taŭge anstataŭigi l'afikson "-iva", tiamaniere provizante pli precizan sencon.
-iva estas ĝenerala kaj ne indikas per si mem, ĉu tendenco al io, ĉu dono, ĉu kapablo.
Tempodivalse (Погледати профил) 21. мај 2015. 04.25.31
Lakiro (Погледати профил) 21. мај 2015. 05.34.04
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi prezentis vortaron:
Funkciivo - работоспособность (kapacity for work)
Mi korektos mian dosieron vespere.
Jam korektis.
klmn (Погледати профил) 21. мај 2015. 06.11.04
Laŭ mi povas esti male eĉ.
Lakiro (Погледати профил) 21. мај 2015. 07.01.05
klmn:Ĉu oni skribis en la forumo kio indikas ke stabilaj esprimoj estas kondiĉo por ke lingvo bone funkciu?Dankon, klmn.
Laŭ mi povas esti male eĉ.