Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Сообщений: 644
Язык: Esperanto
AlfRoland (Показать профиль) 25 ноября 2008 г., 19:31:55
eurimaco:Jes, certe mi kredas je Dio. Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.Tre inteligenta argumento, kiu nepre devas konvinki ĉiujn nekredantojn!!

Miland (Показать профиль) 25 ноября 2008 г., 20:32:35
rosto:Almenaŭa MilandaMi ne aprobas al la -a finaĵoj ĉi tie!
alfred14 (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 6:01:54
Iĉo:mi kredas je mieurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.Ridinda.
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?

nikko (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 10:13:21
AlfRoland:Kial kredantoj unuigu difinon de Dio? Kial kredantoj ion pruvu? Kredo ne estas scienco, nek religio estas scienco. Kial vi egaligas tiujn du okupojn de homoj? Ĉu ankaŭ artistoj devas ion pruvi? Religio kaj kredado estas ne pli ol okupo, kulturo, tradicio. Ĝi ne pretedas esti ideale logika. Vi parolas denaskan lingvon, kaj sekvas tradiciojn de via popolo (mi ne certas, sed evidente vi sekvas ilin laŭ via gusto). Sed neniu kulpigas vin ke lingvo via estas nelogika en kelkaj okazoj kaj tradicioj estas neraciaj.nikko: Neniigi subjektivajn sentojn de kredantojn? Pruvi ke Dio ne ekzistas?Nikko, ne estas tasko de ateisto pruvi ke dio ne ekzistas. Kiam sciencisto ekhavas teorion estas lia tasko pruvi ke la teorio validas. Same, estas tasko de kredantoj pruvi la ekziston de iliaj dioj. Se Dio estas subjektiva sento de kredanto mi akceptas la ekziston de Dio. Sed ankaŭ kredo je ogroj, fantomoj, koboldoj ktp estas subjektivaj sentoj de kredantoj. Tiajn fenomenojn ni kutime nomigas "superstiĉo" aŭ "halucino". Senkritika kredo povas esti tre danĝera ĉar estas facile al senskrupuloj manipuli tiajn homojn. Mi jam antaŭe skribis pri murdo ene de kristana eklezio en Svedio.
Estus dezirinde ke kredantoj unuiĝu pri kio ESTAS dio.
Mi ne komprenas kial oni emas mezuri religion kaj kredon per scienca mezurilo. Mi, kiel kredanto, tute ne volas kongruigi mian imagon pri Dio kun iu. Estas mia persona prefero. Tute same kiel estas via persona prefero elekti muzikon por aŭskulti. Estas ĉia de klasiko ĝis repo.
sinjoro (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 11:06:07
alfred14:Vi miksas signifojn de la ideoj. La vorto "kredi" havas signifon kaj religian (scii-esperi ke iu ne pruvita aĵo vere ekzistas) kaj tute simplan (esperi je efektivigo, je sukceso, je ebleco ktp.)Iĉo:mi kredas je mieurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.Ridinda.
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?
alfred14 (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 14:40:44
sinjoro:ne, nealfred14:Vi miksas signifojn de la ideoj. La vorto "kredi" havas signifon kaj religian (scii-esperi ke iu ne pruvita aĵo vere ekzistas) kaj tute simplan (esperi je efektivigo, je sukceso, je ebleco ktp.)Iĉo:mi kredas je mieurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.Ridinda.
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?
mi ne miksas la signifion
mi kredas je mi, kiel vi eble kredas je dio
mi estas vere frenezulo kaj neseriozulo

Azulreal (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 15:32:22
Mi kredas je vivo.Luis Cernuda, hispana poeto.
Mi kredas je vi, kiun mi ankoraŭ ne konas.
Mi kredas je mi mem, ĉar iam mi estos ĉiuj aĵoj, kiujn mi amas.

AlfRoland (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 15:58:30
Problemo estas ke kredantoj grupiĝas en eklezioj kreante dogmarojn, kiujn oni pretendas ke ĉiuj obeu. Mi plurfoje menciis kio estas skribite en Biblio (Eliro 35:2) pri laboro dum la sepa tago. Ankaŭ, tiaj dogmaroj pekigas tute neofendajn kondutojn. Senkritika kredo ebligas cerbolavadon, vidu mian rakonton pri okazaĵoj en sveda loko Knutby. Pastro tie, sukcese instigis naivan knabinon mortpafi la pastran edzinon.
Miland (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 19:25:27
Azulreal:Mi kredas je .. hispana poeto.Tio memorigas mn pri diro de la pasinta Izraela ĉefministrino, Golda Meir. Oni demandis al ŝi, ĉu ŝi kredis je Dio. Ŝi respondis, "Mi kredas je la juda popolo, kaj la juda popolo kredas je Dio!"

AlfRoland (Показать профиль) 26 ноября 2008 г., 19:49:15
Mandus rakontas:
Kaj li komencis kraĉi kaj ŝaŭmi. Jes, tio estas, la maro.
- Ĉu estas danĝere, Mandus?
- Ne la pastro estas pli sekura ĉi tie ol en la predika katedro.
- Jes, mi fidas je vi Mandus!!
- Kaj mi fidas je la Sinjoro!
Kiu pli forte kredis??