前往目錄

Bonvolu helpi al mi kompreni ĉi tiujn frazojn

貼文者: gb2312, 2011年6月11日

訊息: 18

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月12日上午7:32:31

zan:
...,ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga,...
La subjekto de ĉi tiu subfrazo estas 'lia kaptinto'. Kial la 'li' ne estas 'si' ?
Se tie estus si, mi komprenus, ke la krioj estas dolorigaj por la krianto, ĉar krioj estas aga vorto.
Vidu: Aga O-vorto

zan (顯示個人資料) 2011年6月12日上午9:14:03

Mi estas komprenita. Dankon, darkweasel!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月12日上午9:20:47

zan:Mi estas komprenita.
Ĉu vi ne celas, ke vi komprenas? Nedankinde, cetere.

gb2312 (顯示個人資料) 2011年6月13日上午12:59:31

Dankon al ĉiuj!

Ĉu mi komprenas ĝuste, ke mi povas legi parton de la frazoj kiel:

lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io, kio estas terure doloriga por lia kaptinto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月13日上午6:09:37

gb2312:Dankon al ĉiuj!

Ĉu mi komprenas ĝuste, ke mi povas legi parton de la frazoj kiel:

lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io, kio estas terure doloriga por lia kaptinto
Jes.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月13日上午9:01:10

Eta punkto; ĉu vi preferus

li sukcesis forkuri libera, aŭ
li sukcesis forkuri libere.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年6月13日上午9:33:04

Efektive, la originala citaĵo ilustris por mi aferon, kiu longe ĝenis min.

Mi pensas ke eĉ se oni estas moŝtulo, aŭ longe aktiva en la movado, oni ĉiam devus submeti sian verkon al internacia kritiko antaŭ ol lasi eldoniĝi.

Eĉ publikigante en la gepatra lingvo la aŭtoroj kutime lasas redakti siajn verkojn.

Estas aparte dezirinde, ke eldonitaj verkoj en Esperanto estu kiel eble en modela bonstilo.

zan (顯示個人資料) 2011年6月13日上午10:39:42

Sed tamen la frazo estas literatura esprimo, ne estas ĉiutaga, praktika por komunikado. Al mi ĝi ŝajnas ne tiel malbona, sed eĉ bona por esprimi tian tre streĉan situacion. Tamen estas vere, ke ni komencantoj pli multe devas legi tiajn literature belajn esprimojn ol ĉiutagajn simplajn.

回到上端