К содержанию

Kial "Unuiĝintaj Nacioj" kaj ne "Unuiĝitaj"?

от BrunoBram, 19 июля 2011 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

BrunoBram (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 15:49:30

Mi ĉiam tion demandis min.

nikko (Показать профиль) 19 июля 2011 г., 16:11:59

BrunoBram:Mi ĉiam tion demandis min.
Fek, oni ĉiam tradukas partinomon de Edinaja Rossija, kiel Unuiĝinta Rusio(ŝablone de anglalingva mistraduko United Russia), dum reale nomo signifas "Unueca Rusio"! demando.gif

flipe (Показать профиль) 20 июля 2011 г., 4:57:10

BrunoBram:Mi ĉiam tion demandis min.
Portugale estas la sama ideo, "unuiĝinta" estas "unindo" kaj "unuiĝita" estas "unido", kaj portugale oni parolas "Nações Unidas", do, por oni teni la sama senco, portugale oni devus diri "Unuiĝitaj Nacioj".

darkweasel (Показать профиль) 20 июля 2011 г., 5:18:30

flipe:"unuiĝita"
Estas vorto, kiu ne ekzistas. Kio estu la pasivo de la ideo "fariĝi unu(eca)"?

antoniomoya (Показать профиль) 20 июля 2011 г., 11:54:09

BrunoBram:Mi ĉiam tion demandis min.
"Unuiĝintaj Nacioj" = nacioj kiuj unuiĝis = nacioj kiuj iĝis (fariĝis) unu.

Amike.

maratonisto (Показать профиль) 20 июля 2011 г., 20:31:18

La ekspliko de Ferdinand estas brilanta.

Наверх