Iuj vortetoj aperas pare aŭ pluroble kun specialaj signifoj. Oni povas nomi ilin kombinitaj vortetoj.
Kaj... kaj
Duobla aŭ plurobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:
-
Kaj Petro kaj Karlo laboras. - I Petr i Karel pracují.
Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaŭ laboras.
-
Kaj pluvas kaj blovas. - I prší i fouká.
Insisto pri tio, ke ambaŭ fenomenoj okazas.
-
Petro kaj fumas kaj drinkas. - Petr i kouří i pije.
Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.
-
Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis. - I jejich láska i jejich nenávist i jejich žárlivost už dávno zmizely.
Insisto, ke ĉiuj tri aferoj malaperis.
Nek... nek
Ordinara nek signifas "kaj ankaŭ ne". Plurobla neksignifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:
- Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton. - Nepotkal(a) jsem ani jeho ani jeho bratra.
- Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne. - Ani radost ani smutek netrvají věčně.
- Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli. - Byla němá, nemohla ani zpívat ani mluvit.
Aŭ... aŭ
Plurobla aŭ montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je aŭ:
-
Nun ni devas aŭ venki aŭ morti! - Teď musíme buď vyhrát nebo zemřít!
Ni ne povas fari ambaŭ, kaj ni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.
-
Aŭ vi faris grandan eraron, aŭ mi ĉion miskomprenis. - Buď jsi udělal(a) velkou chybu, nebo jsem to všechno špatně pochopil(a).
Ne ekzistas alia alternativo.
- Oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen. - Dalo by se říct, že buď zapomněla na všechno na světě zapomněla, nebo neměla sílu jít dál.
Jen... jen
Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje:
-
Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. - Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.
La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.
-
Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango. - Její obličej byl hned mrtvolně bledý, hned krvavě rudý.
La vizaĝo ŝanĝiĝadis.
- Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo. - Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.
- Li okupadis sin jen per tio, jen per alio. - Zabýval se hned tím, hned oním.
Ju... des
Ju kaj des estas ĉiam uzataj kune kun pli aŭ malpli. Ju kaj des kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas:
-
Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero. - Čím více budeme mít peněz, tím rychleji a lépe bude pochopitelně naše záležitost postupovat.
Se la mono pliiĝos, tiam ankaŭ la rapideco kaj boneco pliiĝos.
-
Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. - Čím výše stojí jazyk, tím rychleji se vyvíjí národ.
La progreso de la popolo dependas de la nivelo de ĝia lingvo.
- Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. - Čím více hluku, tím méně zábavy.
-
Ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. - Čím většími se stávali, tím méně to chtěli snášet.
Kiam ili kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.
-
Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin. - Čím zřetelněji vyslovujete a čím méně složitých slov používáte, tím lépe je vám rozumět.
Pliiĝo de la klareco kaj malpliiĝo de la malfacilaj vortoj kaŭzas pliboniĝon de la kompreno.
Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo estas iel subkomprenata:
-
La saloneto ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. - Salónek nebyl prostorný, tím více uhlazenost jeho uspořádání bila do očí.
Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.
Sola des povas ofte esti anstataŭigita per tiom.
En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la reganta pli-esprimoj. Tio ne eblas en Esperanto. Ju... ju ne havas sencon. La reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des. Ne diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone. Diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankaŭ des... des ne eblas. Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu aŭ plurajn des-esprimojn (aŭ simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la laboron, des pli kontenta kaj des pli ĝoja mi fariĝos.