Nominativ (v češtině 1. pád; bez předložky a bez akuzativní koncovky -n) se používá v těchto větných funkcích:
Podmět
Podmět je to, co dělá čin přísudku. Podmět musí být vždy v nominativu.
- La patro donis al mi dolĉan pomon. - Otec mi dal sladké jablko.
- Ili promenadis. - Procházeli se.
- La soldato pafis. - Voják vystřelil.
- Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. - Najdenou z křoví přiskočil velký pes.
- Ĉu vi aŭdis jam tiun historion? - Slyšel jsi už tu historku?
- La folioj faladis de la arboj. - Listy padaly ze stromů.
- Tio surprizis min. - To mě překvapilo.
- Estis iam malgranda knabino. - Byla jednou malá holčička.
- Mankas al mi nenio. - Nic mi nechybí.
- Ŝi estas tre maljuna. - Je velmi stará.
Vokativ
Vokativ označuje, na koho je výrok cílený. Obvykle se jedná o jméno oslovené osoby a říkáme ho kvůli vzbuzení její pozornosti. Vokativ je běžně oddělený od zbytku věty čárkou nebo čárkami. Je vždy v nominativu:
- Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas? - Alžběto, víš, kde ten pes je?
- Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ. - Zjistila jsem, milý Petře, že jsi dneska nebyl ve škole.
- Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Přeju vám hezký den, pane!
- Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon. - Vážený prezidente, rád bych učinil tento návrh.
Nominativ jmenovací
Substantivní větný člen může mít přívlastek shodný, který vyjadřuje jeho identitu, obvykle pomocí jeho vlastního jména. Tento nominativ jmenovací stojí vždy za svým hlavním slovem a je v nominativu:
-
Tio estis en la monato Majo. - To bylo v měsíci květnu.
Měsíc se nazývá "Majo". Majo je nominativ jmenovací od slova monato.
- Ni vizitis la urbon Seulo. - Navštívili jsme město Soul.
- La ĉefurbo de Britio estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono. - Hlavním městem Británie je Londýn, ale také v Kanadě a USA mají města Londýn.
- Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. - Pan Petr a jeho manželka mají moc rádi moje děti.
Často lze před nominativ jmenovací vložit slova kiu nomiĝas: monato, kiu nomiĝas Majo; urbon, kiu nomiĝas Seulo; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.
Nepoužívejte předložku de před nominativem jmenovacím: la urbo de Nov-Jorko, la ŝtato de Keralo, la Popola Respubliko de Ĉinujo. Správně je jen: la urbo Nov-Jorko, la ŝtato Keralo, la Popola Respubliko Ĉinujo.
Porovnejte nominativ jmenovací s přístavkem.
Doplněk
Doplněk je větný člen, který popisuje podmět nebo předmět prostřednictvím přísudku. Doplněk je obvykle v nominativu:
Doplněk podmětu
Sloveso esti (být) je hlavním slovesem, které váže popis k podmětu. Dalšími popisnými slovesy jsou např. (far)iĝi (stát se něčím), ŝajni (připadat), montriĝi (ukázat se) a nomiĝi (nazývat se).
Doplněk podmětu je nejčastěji přídavné jméno (adjektivní větný člen) nebo adjektivní slovo neohebné:
-
Ŝi estis terure malbela. - Ona byla příšerně ošklivá.
Slova terure malbela popisují slovo ŝi. Popis je zprostředkovaný slovesem estis.
-
La patro estas sana. - Otec je zdravý.
La patro je popsáno slovem sana.
- La dentoj de leono estas akraj. - Lví zuby jsou ostré.
- Ili fariĝis trankvilaj. - Uklidnili se. (doslova: Stali se klidnými.)
- La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. - Ta mladá vdova se znova stala snoubenkou.
-
Ŝi aspektis kolera. - Vypadala rozzlobená.
Se slovesem aspekti se však velmi často používá příslovce jakožto příslovečné určení namísto přídavného jména jakožto doplňku: En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele. (V tom novém oblečení vypadala tak elegantně a krásně.)
-
Ordinare li ne estas tia. - Obyčejně není takový.
Adjektivní slovo neohebné tia popisuje podmět li prostřednictvím estas.
Doplněk podmětu může být i substantivní větný člen v nominativu:
-
Leono estas besto. - Lev je zvíře.
Besto je (druhovým) popisem slova leono.
- Januaro estas la unua monato de la jaro. - Leden je první měsíc roku.
- Mi scias, kio mi estas. - Vím, co jsem.
- Mia frato fariĝos doktoro. - Můj bratr se stane doktorem.
Doplněk podmětu může být i substantivní větný člen s předložkou. Takový popis vyjadřuje vlastnost. Často ho lze vyjádřit i přídavným jménem:
- Li estas hodiaŭ en kolera humoro. = Li estas hodiaŭ kolerhumora. - On má dnes zlostnou náladu.
- Ili estas de la sama speco. = Ili estas samspecaj. - Oni jsou stejného druhu.
Místo přídavného jména používáme příslovce, pokud popisovaný podmět je infinitiv nebo věta vedlejší:
- Resti kun leono estas danĝere. - Zůstat se lvem je nebezpečné.
- Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. - Bude lepší, když se tu najíme a půjdeme do města večer.
Oni uzas adverbon anstataŭ adjektivo ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la predikativo priskribas la tutan situacion:
-
Estis al mi tiel terure! - Estis al mi tiel terure!
Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio.
- Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? - Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?
Se subjekto estas subkomprenata substantivo aŭ pronomo, oni uzu adjektivan formon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!
Objekta predikativo
Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj predikativoj priskribas objekton, ili ne ricevu la finaĵon N:
-
Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) - Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.)
Ruĝan estas ĉi tie epiteto de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.
-
Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. - Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa.
Ruĝa estas predikativo de la domon, do objekta predikativo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni ankaŭ povas diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: Vi farbas la ruĝa domon.)
Objekta predikativo povas esti adjektivo aŭ adjektiveca vorteto:
- Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? - Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda?
- Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava. - Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.
- Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj. - Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.
- Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. - Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
- La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! - La ĝojo kaj surprizo faris lin muta!
Iafoje ĉi tia adjektiva priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la predikata ago. Tiam oni povas ja uzi akuzativon:
-
Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. - Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva.
La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.
-
Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj.
- Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas adjektivon sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.
Objekta predikativo povas esti substantiva frazparto en nominativo:
- Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto. - Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.
- Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo. - Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.
- Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.
Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.
Iafoje frazparto kun prepozicio povas esti objekta predikativo:
- Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto. - Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.
- Mi preferas ĝin sen sukero. - Mi preferas ĝin sen sukero.
Se la objekto estas infinitivo aŭ subfrazo oni uzas adverbon kiel objektan predikativon. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun la verboj opinii kaj trovi (en la speciala signifo "opinii [ke io estas ia]"):
-
Ili trovis saĝe forkuri. - Ili trovis saĝe forkuri.
(Ili opiniis, ke forkuri estas saĝe.)
-
Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola. - Mi opinias taŭge, ke Petro faru la tutan laboron sola.
(Mi opiniis, ke tio, ke Petro faru la tutan laboron sola, estas taŭga.)
Noto: Laŭ iuj gramatikistoj oni uzu adjektivon en tiaj frazoj, ĉar ili opinias, ke adverba formo povas esti miskomprenata kiel maniera adjekto. Ili do rekomendas, ke oni diru ekz. Ili trovis saĝa forkuri.
Kontrolmetodo
Se oni hezitas, ĉu temas pri epiteto aŭ objekta predikativo, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Epiteton oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Predikativon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo: Ĉu vi farbas la domon ruĝan? → Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas epiteto. Ĉu vi farbas la domon ruĝa? → Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas objekta predikativo.