إلى المحتويات

Kiel vi esperantiĝus vian nomon?

من Jorn644, 12 مايو، 2014

المشاركات: 30

لغة: Esperanto

Dolz (عرض الملف الشخصي) 14 مايو، 2014 7:01:45 م

Mian nomon estas Juan Eduardo (hispana) Esperantigo : Ĥŭan Edŭardo , Ĥŭan E-dŭar-do

sinjoro (عرض الملف الشخصي) 15 مايو، 2014 3:42:38 م

Mia nomo - Przemysław - ne havas Esperantan version. Mi kutimas traduki ĝian diminutivon, Przemek, kiem Pŝemek.

Jorn644 (عرض الملف الشخصي) 16 مايو، 2014 4:49:45 م

Dankon por la respondoj. Kompreneble estas ies propra decido ĉu traduki sian nomon aŭ ne, sed estas interese lerni kiel oni tradukus nomojn esperantaj.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2014 1:28:10 م

Fonetike, kaj traduke.

rapn21 (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2014 4:08:08 م

Mia nomo estas Robert Nielsen do mi penas ĝi estus Roberto Nielido aŭ Nielfilo. Ĉu tio prava?

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2014 5:45:17 م

Verdire, mi ne ŝanĝas mian nomon se mi devas paroli angle aŭ france aŭ germane. Kial do mi devus ŝanĝi ĝin kiam mi parolas esperante?

Tamen, kelkfoje, mi esperantigas ĝin - kiam mi opinias ke utilas kun la interparolantoj.
Estas facile, ĉar mia persona nomo (Raffaele) havas oficialan tradukon en Esperanto: Rafaelo.

Pri mia familia nomo, ĝi estus facile tradukebla, sed mi neniam tradukas ĝin. Mi opinias ke tio ne taŭgas. (Sed mi tute konsentas kun tiuj kiuj diris: oni povas fari, pri sia nomo, kiel oni ŝatas.)

yyaann (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2014 6:50:38 م

raffadalbo:Verdire, mi ne ŝanĝas mian nomon se mi devas paroli angle aŭ france aŭ germane. Kial do mi devus ŝanĝi ĝin kiam mi parolas esperante?
Miaopinie via nomo estas facile prononcebla do vi ne estas koncernata, sed aliaj personoj povas havi nomon aparte malfacilan, kun sonoj, kiuj ekzistas en malmultaj lingvoj aŭ kun tonoj, kies preterlasado ŝanĝus la tutan signifon.

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2014 8:25:42 م

Se mi loĝus en Esperantolando mi ŝatus ke oni nomu min Roĉjo laŭzamenhofe por Roberto. Mi reŝanĝus la skribadon de mia familia nomo al la praa slovaka formo Kvašňák kiel skribis miaj avoj kaj praavoj (esperanta-elparolo: Kvaŝnjak) sed se mi skribas tiel ĉi-tie en Usono kelkaj homoj koleriĝas kontraŭ mi do mi ĉi-tie forlasas la markojn super la tri literoj.
Mi supozas ke Esperantistoj estus pli toleremaj ol denaskaj anglalingvanoj.

Stefano888 (عرض الملف الشخصي) 18 مايو، 2014 1:32:29 ص

Mi pasigis iom da tempo studante la lingvon de iuj el miaj prauloj antaŭ multaj jaroj. Do, mi scias la signifon de mia familia nomo.

En Esperanto, mia nomo estas Stefano de Branĉo aŭ, al tiuj, kiuj konas min bone, Steĉjo de Branĉo.

haydn (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2014 5:07:12 م

Ho, estas tre interese. Pro tiu ĉi diskuto, mi inspiris esplori la etimologion de mia nomo "Jasper".

Ek la esperantigo... Mia unua penso estis "Jaspero", sed post la retserĉado pri mia nomo, mi ekpensis: "Jaspro" ... Tiamaniere la akcento restus afable en sia originala loko!

Oni trovas multon pri sia noma etimologio pere de Google (aŭ Guuglo? ridego.gif ).

عودة للاعلى