본문으로

Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

글쓴이: Francestral, 2013년 8월 9일

글: 16

언어: Esperanto

mkj1887 (프로필 보기) 2015년 1월 28일 오후 4:33:24

Francestral:Kion signifas "fini iun" en lingvoj krom Esperanto?

En la franca, "finir quelqu'un" ("fini iun" ) signifas "mortigi iun".
En la angla ni havas la jenan ŝercon:
A: “A man’s not complete until he’s married.”
B: “And then he’s finished.”

Duko (프로필 보기) 2015년 1월 29일 오전 9:23:52

En la rumana ĝi signifas aŭ suferigi iun, aŭ senvortigi.
Sed en la bulgara ĝi signifas orgasmigi iun, do atentu pri falsaj amikoj.

Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 1월 29일 오전 10:04:07

En la germana oni ne povas fini iun (*jemanden beenden).
Oni povus maksimume finpretigi iun (jemanden fertigmachen, kio signifas pli-malpli plene elĉerpi, foje eĉ mortigi iun.

Mustelvulpo (프로필 보기) 2015년 1월 30일 오후 2:41:11

En la angla finish him/her povus signifi mortigi lin/ŝin. Sed, uzata pli ĝentile, ankaŭ povus signifi finu tion, kion ajn vi faras por li/ŝi.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 5월 7일 오전 7:33:21

En la franca, tiu esprimo estas tre familiara kaj laŭkunteksta: ĝi signifas:
"Je finis X": Mi finas tion, kion mi faras al X

Tio povas esti dirata de servistino aŭ frizistino pri kliento.

Ekz: "Je finis Madame Musquin et je vous passe aux casques ..." (trovita en Guglo)

Metsis (프로필 보기) 2017년 9월 11일 오전 11:03:57

Mia gepatra lingvo, la finna, igas distingon inter "iu" kaj "io" tiel, ke "iu" ĉiam signifas homon kaj "io" signifas ne-homon (besto aŭ senviva objekto). Bedaŭrinde Esperanto ne igas tian distingon aŭ ne sekvas ĝin konsekvente. Komparu "Kiu falis?" (supozu personon, sed povas temas unu el la konata aro de objektoj, ekz. libroj) kontraŭ "Kio falis?" (nenia supozo), sed "Kiu libro falis?" (unu el la konata aro de objektoj). Ete konfuze.

Konsekvente mi komprenas "fini iun" kiel "mortigi iun homon". "Fini ion" povas signifi "mortigi beston (ekzemple besto damaĝis sin kaj nun suferas)" sed ankaŭ "fini la laboron/libron".

다시 위로