Al la enhavo

La rolfinaĵo N estas nomata akuzativa finaĵo aŭ simple akuzativo. Ĝi povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj:

  • substantivoj: domodomon, hundohundon, virinovirinon, seĝojseĝojn, ekskursojekskursojn
  • adjektivoj: ruĝaruĝan, grandagrandan, virinavirinan, verdajverdajn, knabajknabajn
  • personaj pronomoj: mimin, ĝiĝin, iliilin, onionin, sisin
  • tabelvortoj je U, O, kaj A: kiukiun, iuiun, ĉiujĉiujn, kiokion, ĉioĉion, iaian, nenianenian, tiajtiajn
  • lokaj adverboj kaj lokaj tabelvortoj je E: hejmehejmen, tietien, ieien

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se substantivo havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj adjektivoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas epitetoj de tiu substantivo, havu la finaĵon N:

  • grandan domon
  • domon ruĝan
  • tiun domon
  • tiajn domojn
  • tiun domon grandan
  • tian malgrandan domon antikvan
  • la malgrandajn domojn
  • domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Objekta predikativo tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj.

La finaĵo N povas montri:

Objekto

Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de ago. La rekta objekto estas montrata per la akuzativa N-finaĵo. Tio ebligas uzi diversajn vortordojn.

Ĉiuj el la sekvaj frazoj montras baze la saman signifon: kato mordas hundon; kato hundon mordas; mordas kato hundon; mordas hundon kato; hundon kato mordas; hundon mordas kato (ĉiufoje la kato estas tiu, kiu mordas, dum la hundo suferas de la mordado). Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La vortordo dependas nur de stilo kaj gusto.

Mi amas vin; mi vin amas; vin mi amas; vin amas mi; amas mi vin; amas vin mi. Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras "mi", kaj la amo iras al "vi".

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto fariĝas subjekto.

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed predikativo, kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la predikato. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata. Ne uzu N-finaĵon ĉe tiaj subjektoj:

  • Hieraŭ okazis grava afero. - Hieraŭ okazis grava afero.

    La subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: Hieraŭ okazis gravan aferon. Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, "kio okazis la gravan aferon". Sed "okazi" ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo "okazi" havas nur unu (ĉefan) rolanton: tio kio okazas. Tiu rolanto ĉiam aperas kiel subjekto, kaj do ne havu N-finaĵon.

  • Restis nur unu persono. - Restis nur unu persono.

    La persono estas tiu, kiu faris la agon "resti". Ne diru: Restis nur unu personon.

  • Aperis nova eldono de la libro. - Aperis nova eldono de la libro.

    Ne diru: Aperis novan eldonon de la libro.

  • Mankas al ni mono. - Mankas al ni mono.

    Ne diru: Mankas al ni monon.

Mezuro

Mezuraj adjektoj kaj suplementoj ofte havas N-finaĵon.

Tempa mezuro

N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas adjekto de verbo:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. = ...dum du tagoj kaj unu nokto. - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. = ...dum du tagoj kaj unu nokto.
  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li estas morte malsana. Li ne vivos pli ol unu tagon.
  • La festo daŭris ok tagojn. - La festo daŭris ok tagojn.
  • Ŝi aĝis tridek jarojn. - Ŝi aĝis tridek jarojn.
  • La horloĝo malfruas kvin minutojn. - La horloĝo malfruas kvin minutojn.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti suplemento de adjektivo aŭ adverbo:

  • Li estis dudek du jarojn aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa. - Li estis dudek du jarojn aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa.
  • La parolado estis du horojn longa. - La parolado estis du horojn longa.
  • Tiu ĉi vojo estas milojn da kilometroj longa. - Tiu ĉi vojo estas milojn da kilometroj longa.
  • Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili. - Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.

    Unu momenton montras la kvanton de la tempo, kiu pasis post io.

  • Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. - Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-adjekto aŭ tempa antaŭ-adjekto por kune montri tempon: Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon. Pasis du tagoj post "tio".

Diversaj mezuroj

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe?, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:

  • Ĝi kostas dek mil vonojn. - Ĝi kostas dek mil vonojn.

    (Vono estas Korea mono.)

  • Vi devas kuri pli ol dek kilometrojn. - Vi devas kuri pli ol dek kilometrojn.
  • La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli. - La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.
  • La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. - La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta.
  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi. - Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.
  • La domo estis ducent metrojn distanca. - La domo estis ducent metrojn distanca.

Mezuro sen rolmontrilo

Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon: Dek jaroj estas tre longa tempo. Dek jaroj estas ĉi tie subjekto. Pasis du tagoj. Du tagoj rolas kiel subjekto.

Tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti adjekto, kiu montras tempopunkton. Tia N-adjekto respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa prepozicio, ordinare en:

  • Unu tagon estis forta pluvo. = En unu tago... - Unu tagon estis forta pluvo. = En unu tago...
  • Ĉiun monaton li flugas al Pekino. - Ĉiun monaton li flugas al Pekino.
  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...en la dudek dua tago de Februaro... - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...en la dudek dua tago de Februaro...

Ĉe nomoj de semajntagoj, akuzativa substantivo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo", eĉ se oni ne uzas la. Adverba formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = "en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo": Mi alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.

En horesprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
  • Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon: Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjekto.

Direkto

N-adjektoj kaj N-suplementoj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Sola N-finaĵo

  • Morgaŭ mi veturos Kinŝason. = ...al Kinŝaso. - Morgaŭ mi veturos Kinŝason. = ...al Kinŝaso.
  • La vagonaro veturas de Tabrizo Teheranon. - La vagonaro veturas de Tabrizo Teheranon.

Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras iri muron, iri kuraciston, sed iri al muro, al kuracisto. Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (precipe ĉe urbonomoj).

N kun en, sur kaj sub

Direkta N-finaĵo aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, la tri plej gravaj lokaj prepozicioj. Kiam en, sur kaj sub montras simplan pozicion, oni uzas ilin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tiu loko, oni devas kompletigi per rolmontrilo, kiu montras direkton. Teorie oni povus uzi al (al en, al sur, al sub), sed en la praktiko oni uzas ĉiam N-finaĵon:

  • sur la tablo - sur la tablo = en pozicio sur la tablosur la tablon - sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo
  • sub la granda lito - sub la granda lito = en loko sub la granda litosub la grandan liton - sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito
  • La hundo kuras en nia domo. - La hundo kuras en nia domo.

    La hundo estas en la domo kaj kuras tie.

  • La hundo kuras en nian domon. - La hundo kuras en nian domon.

    La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.

  • Mi metis ĝin sur vian tablon. - Mi metis ĝin sur vian tablon.

    Ĝi estis en alia loko, kaj mi movis ĝin al la tablosurfaco.

Ĉe aliaj lokaj prepozicioj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj prepozicioj, se tio helpas al klareco:

  • La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.
  • La sago iris tra lian koron.La sago plene penetris lian koron. - La sago iris tra lian koron. ≈ La sago plene penetris lian koron.

    Se oni uzas direktan N-finaĵon post tra oni emfazas, ke la tra-movo plene trairas, kaj pluiras el la loko.

  • La vojo kondukis preter preĝejon. - La vojo kondukis preter preĝejon.

    Se oni uzas direktan N-finaĵon post preter, oni akcentas, ke la preter-movo pluiras for de la afero.

  • Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. - Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon.

    Oni iafoje uzas ĉirkaŭ + N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭmovo ĉirkaŭ io alia: Li kuris ĉirkaŭ la angulon de la domo.

  • Li kuris kontraŭ la muron kaj vundis sin. - Li kuris kontraŭ la muron kaj vundis sin.

    Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon.

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo. - Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.
  • Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ĝin. = ...al ekster ĝi. - Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ĝin. = ...al ekster ĝi.
  • Li iris inter la patron kaj la patrinon. - Li iris inter la patron kaj la patrinon.

    La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.

  • Morgaŭ mi venos ĉe vin. - Morgaŭ mi venos ĉe vin.

    Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko. - Jakob enfosis ilin sub la kverko.

    La vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron. = Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron. = Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Lokaj prepozicioj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton, ekz: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.

Kelkaj prepozicioj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de. Tiuj prepozicioj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco.

N post lokaj adverboj

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj adverboj kun E-finaĵo, kaj post lokaj tabelvortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo → hejmen = al la hejmo
  • urbe = en la urbo → urben = al la urbo
  • ekstere = ekster io → eksteren = al la ekstero de io
  • tie = en tiu loko → tien = al tiu loko, en tiu direkto
  • kie = en kiu loko → kien = al kiu loko, en kiu direkto
  • ĉie = en ĉiu loko → ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto
  • ie = en iu loko → ien = al iu loko, en iu direkto
  • nenie = en neniu loko → nenien = al neniu loko, en neniu direkto

N por aliaj signifoj

N-adjektoj kaj N-suplementoj montras plej ofte mezuron, tempopunktondirekton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas prepozicion:

  • Mi ridas je lia naiveco. = Mi ridas pro lia naiveco. = Mi ridas lian naivecon. - Mi ridas je lia naiveco. = Mi ridas pro lia naiveco. = Mi ridas lian naivecon.
  • Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo.Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon. - Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. → Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi prepozicion per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj prepozicioj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni tamen renkontas frazojn kiel: Ili eliris la buson. Tiam la N-finaĵo estas objekta: la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas multe pli klare, kaj sekve rekomendinde, diri: Ili eliris el la buso.

Akuzativo kaj propraj nomoj

Ĉe plene Esperantigitaj propraj nomoj oni uzas akuzativon tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj reguloj:

  • Mi vidis Karlon. - Mi vidis Karlon.
  • Elizabeton mi renkontis hieraŭ en la urbo. - Elizabeton mi renkontis hieraŭ en la urbo.
  • Tokion ni tre ŝatas. - Tokion ni tre ŝatas.

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj povas aperi sen O-finaĵo. Ĉe tiaj nomoj oni ankaŭ povas forlasi N-finaĵon, eĉ se la frazrolo principe postulas tian finaĵon:

  • Ni renkontis Zminska. - Ni renkontis Zminska.

    Pola nomo rolas kiel objekto, sed sen N-finaĵo.

  • Ŝi ludis la Prière d'une vierge. - Ŝi ludis la Prière d'une vierge.

    Franca nomo de muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

  • Li admiras Zamenhof. - Li admiras Zamenhof.

    La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finaĵo.

Se la nomo povas akcepti N-finaĵon (se ĝi finiĝas per vokalo), tiam oni ja kompreneble povas aldoni tian finaĵon. Oni ankaŭ povas almeti O-finaĵon al fremda nomo. Se oni uzas O-finaĵon, oni ankaŭ devas uzi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Oni ankaŭ povas antaŭmeti titolon aŭ similan esprimon, kiu povas ricevi N-finaĵon:

  • Ĉu vi konas Anna? - Ĉu vi konas Anna?

    La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas Annan? - Ĉu vi konas Annan?

    La nomo Anna rolas objekte kun N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas mian amikinon Anna? - Ĉu vi konas mian amikinon Anna?

    Anna estas nominacio de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finaĵon ĉi tie.

  • Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir. - Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir.

    La Islanda nomo Vigdís Finnbogadóttir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.

  • Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir. - Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir.

    La antaŭnomo havas O-finaĵon kaj N-finaĵon. Ofte oni Esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon al la ne-Esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo. (Oni ankaŭ povas skribi Vigdís-on kun dividostreko.)

  • Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir. - Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir.
Reen al la supro