BO
BO = "giminystės ryšys, atsiradęs dėl santuokos".
BO yra dažniausiai sutinkamas šiuose trijuose su šeimos nariais susiejusiuose žodžiuose (ir jų trijose atitinkamose moteriškose versijose):
- patro → via bopatro = tavo vyro ar žmonos tėvas (uošvis)
- filo → via bofilo = tavo dukters vyras (žentas)
- frato → via bofrato = tavo vyro ar žmonos brolis, tavo sesers vyras, arba tavo vyro ar žmonos sesers vyras.
Kiti žodžiai su BO, kaip bokuzo, bonevo, boonklo, boavo, bonepo, boparenco ir bofamiliano (ir jų atitinkamos moteriškos versijos), yra galimi, tačiau rečiau vartojami. Dažniausiai vietoj jų yra vartojami paprasti žodžiai be BO.
Kuomet yra kalbama apie giminystės ryšius, susidariusius dėl dviejų santuokų, logiškai būtų galima vartoti žodžius su dvigubu priešdėliu BO: via bobofrato ="tavo vyro ar žmonos sesers vyras", via bobokuzo = "tavo vyro ar žmonos pusbrolio ar pusseserės vyras", via bobonevo = "tavo vyro ar žmonos sūnėno ar dukterėčios vyras", via boboonklo = "tavo vyro ar žmonos tetos vyras". Vis dėlto praktikoje yra vartojami paprasti BO žodžiai net ir esant tokiom sudėtingom reikšmėm.
BO gali būti vartojamas kartu su priešdėliais GE ir PRA. Jų tvarka nėra svarbi, tačiau dažniausiai GE būna pagaigoje: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj ir t.t.
ĈEF
ĈEF = "visų svarbiausias, aukščiausio rango". ĈEF nurodo, jog asmuo ar daiktas su šiuo priešdėliu yra visų svarbiausias tarp kitų panašių žmonių ar daiktų:
- redaktoro → ĉefredaktoro = vyriausiasis redaktorius (pvz. laikraščio), kuris yra atsakingas už turinį.
- artikolo → ĉefartikolo = visų svarbiausias laikraščio straipsnis. Paprastai tai yra straipsnis, kuriuo leidėjas ar vyriausiasis redaktorius išreiškia savo nuomonę
- urbo → ĉefurbo = sostinė; tai yra miestas, kuris oficialiai yra nurodomas kaip svarbiausias šalies miestas, kuriame paprastai yra šalies valdžios įstaigos, seimas ir t.t.
- strato → ĉefstrato = visų svarbiausia ir didžiausia miesto gatvė
- ĉefo = visų svarbiausias ar aukščiausio rango asmuo; ĉefa = visų svarbiausias, reikšmingiausias, esminis
ĈEF nurodo visų svarbiausią asmenį ar daiktą. Priesaga ESTR nurodo asmenį, kuris vadovauja ir priima sprendimus. Labai dažnai asmuo, kuris yra visų svarbiausias, kartu yra ir tas, kuris vadovauja ir sprendžia. Dėl to dažnai galima pasakyti tą patį vartojant tiek žodį su priesaga ESTR, tiek ir su priešdėliu ĈEF, pavyzdžiui: ĉefredaktoro (vyriausiasis redaktorius) ≈ redakciestro (redakcijos vadovas). ESTR visuomet nurodo asmenį, tuo tarpu priešdėlis ĈEF - nebūtinai: ĉefurbo jokiu būdu nėra tas pats, kas ir urbestro. Vis dėlto savarankiškas vedinys ĉefo visada nurodo asmenį, todėl žodžiai ĉefo ir estro yra praktiškai vienodos reikšmės.
DIS
DIS = "į skirtingas puses (išsklaidyti, paskleisti)". DIS yra vartojamas tik su veiksmą reiškiančiais žodžiais ir jis visuomet reiškia veiksmo būdą ar rezultatą.
Jeigu DIS yra vartojamas su krypties veiksmažodžiu, jis nurodo, jog daugybė daiktų juda į skirtingas puses:
- iri → disiri = judėti šalin į skirtingas puses
- kuri → diskuri = išsibėgioti į skirtingas puses
- sendado → dissendado = išsiuntinėti į daugybę krypčių
Jeigu žodis jau pats savaime turi reikšmę "šalin į skirtingas puses", priešdėlis DIS tik sustiprina šią reikšmę:
- ŝiri → disŝiri = plėšant išskirstyti į dalis (t.y. suplėšyti)
- rompi → disrompi = daužant ar laužant išskirstyti į dalis (t.y. sudaužyti)
- de → disde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo (ĉi tie DIS escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)
Jeigu priešdėlis DIS yra vartojamas su žodžiu, reiškiančiu "sujungti, suburti, sudėti" ir pan., tai tada tas žodis įgauna priešingą reikšmę (t.y. "atjungti, išskirstyti" ir pan.). Šiuo atveju DIS reiškia tą patį, ką ir MAL:
- volvi → disvolvi = išvynioti
- faldi → disfaldi = išlankstyti
DIS gali būti vartojamas ir kaip žodžio šaknis: disa = esantis atskirai, išdalintas, pasklidęs; disigi = padaryti atskiru, paskleistu, t.y. - išdalinti, išskirstyti.
EK
EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.
Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:
- kuri → ekkuri = komenci kuri
- sidi → eksidi = komenci sidi
- pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
- floro → flori → ekflori = komenci flori
- de → ekde = komence de (ĉi tie EK escepte aperas antaŭ ne-aga vorto)
Ankaŭ la sufikso IĜ povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.
Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
- fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
- brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
- rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
EK uziĝas ankaŭ kiel ordinara radiko kaj kiel ekkria vorteto:
- eki = komenciĝi
- ekigi = komenci, startigi
- ek! = komencu tuj!, ni (tuj) komencu!, k.s.
EKS
EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:
- reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
- edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
- (ge)edziĝi → eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
- moda → eksmoda = ne plu moda
- eksa = iama, ne plu estanta; eksiĝi = abdiki, deposteniĝi
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita": bovo → eksbovo = kastrita bovo.
GE
GE = "ambaŭ seksoj". GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.
GE plej ofte montras paron:
- patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
- edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
- fianĉo → gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
- doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o (gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj — tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro)
GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:
- frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
- filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:
- knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
- lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
- doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj kaj doktoroj.
Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe: lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj.
Noto: GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur plurala, ĉar devas esti pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn el la du seksoj". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aŭ patrino", geedzo = "edzino aŭ edzo". Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos.
MAL
MAL = "la rekte kontraŭa ideo". MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo.
- bona → malbona
- granda → malgranda
- feliĉa → malfeliĉa
- laborema → mallaborema
- graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
- pli → malpli
- tro → maltro
- fermi → malfermi
- ami → malami
- ŝlosi → malŝlosi
- aliĝi → malaliĝi
- kodo → kodi → malkodi = deĉifri koditan tekston
- antaŭ → malantaŭ
- supre → malsupre
- simetrio → malsimetrio
- amiko → malamiko
- lumo → mallumo
- malo = rekte kontraŭa ideo; male = tute kontraŭe
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
- laŭdi = diri, kiel bona io estas
- ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
- mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
- ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
- amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
- neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
- malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon
MIS
MIS = "erareco, malĝusteco, malboneco". MIS ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste.
- kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare
- kompreni → miskompreni = kompreni erare
- skribi → misskribi = skribi erare
- korekti → miskorekti = provi korekti kaŭzante malkorektecon
- uzi → misuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero
- trakti → mistrakti = trakti malbone
- faro → misfaro = malbona faro
- formo → misformo = erara, malbona formo
- formi → misformi = doni malĝustan, malbonan formon al io
Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete ŝanĝas la signifon en la kontraŭon:
- laŭdi = diri, kiel bona io estas
- mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona
- mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
- mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona
PRA
PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
- homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
- arbaro → praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo
- tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
- antaŭlasta → praantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta"
Ĉe la parencovortoj av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo):
- avo → via praavo = la patro de via av(in)o
- avo → via prapraavo = la patro de via praav(in)o
- avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
- nepo → via pranepo = la filo de via nep(in)o
- nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
- onklo → via praonklo = la onklo de via patr(in)o
- nevo → via pranevo = la filo de via nev(in)o
- kuzo → via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:
- patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
- filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.
Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
RE
RE = "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe, denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe, fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero". RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:
- veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
- doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
- brilo → rebrilo = brila speguliĝo
- bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis
- saniĝi → resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado
- diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde
- trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis
- koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, konfesi la valoron de io
- turni → returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton
- ree = denove, ankoraŭfoje
Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas "prezenti denove", sed "agi anstataŭ iu, en ies nomo". Resumi ne estas "denove sumi", sed "koncize esprimi la esencon". Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT kaj RESUM). Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado. Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.